Страницы

вторник, 6 мая 2014 г.

Esperanto. 2014. Rudny. Gimnazio #5.

Jam iĝis tradicio prezenti Esperanto por la lernantoj de nia lernejo kiuj elektis studado de fremdaj lingvoj. Hodiaŭ estas tiu tago. 
Mi prelegis pri la internacia lingvo, historio de kreado, pri la aŭtoro, rakontis pri Universalaj Kongresoj kaj demonstris kelkajn fotojn de tiuj, ankaŭ mi prenis kaj demonstris kelk ĵurnalojn kaj lernolibrojn de Esperanto. Poste mi prelegis kelkajn regulojn de la lingvo. Kaj la geknaboj tuj provis sin en malgranda kvizo kun esperanto vortoj kaj frazoj.
Kaj poste tradicie ni surscenigis en la esperanto rusan popolan fabelon kun mallongaj replikoj de la improvizaj aktoroj. 
La geknaboj amuzis sufiĉe kaj ekinteresiĝis pri Esperanto.

среда, 20 марта 2013 г.

Okaze de la Zamenhofa Jubileo en Rudny

Okaze de la Zamenhofa Jubileo

Omaĝe de la 150-jara Zamenhofa jubileo en nia lernejo (la Gimnazio 5 en urbo Rudnyj) ni okazigis specialan lecionon. Mi prelegis, rakontis pri Ludoviko Zamenhof, pri kreado de la Internacia lingvo, akompanante per la preparita prezentado kaj unu el la nova serio de filmetoj «Esperanto estas...». 
 Poste la lernantoj, kiuj nur ĵus la unuafoje eksciis pri Esperanto, partoprenis malgrandan kvizon, tradukante esperantlingvajn vortojn kaj frazojn al la rusa. Kaj poste ili improvize spektaklis la rusan popolan fabelon «La Rapo» esperantlingve. 
Certe, ĉiuj tre amuzis kaj restis kontentaj pro la ricevitaj scioj pri Esperanto. 




http://kaz-esperanto.narod.ru/novajoj.htm

Internacia Ekskurso de Katmando: Ekskurso 2013

Internacia Ekskurso de Katmando: Ekskurso 2013: Nepalaj esperantistoj prezentas internatican progarmon. Estos la okazo vojaĝi en Nepalo en esperanta etoso kaj kune vojaĝi ankaŭ preter la ...

суббота, 10 ноября 2012 г.

03-11-2012

Esperanto.
Ni parolas esperante kaj ludas la fabelon "Rapo".
3/11/2012 9-I kl. Gimnazio 5.