Страницы

среда, 20 марта 2013 г.

Okaze de la Zamenhofa Jubileo en Rudny

Okaze de la Zamenhofa Jubileo

Omaĝe de la 150-jara Zamenhofa jubileo en nia lernejo (la Gimnazio 5 en urbo Rudnyj) ni okazigis specialan lecionon. Mi prelegis, rakontis pri Ludoviko Zamenhof, pri kreado de la Internacia lingvo, akompanante per la preparita prezentado kaj unu el la nova serio de filmetoj «Esperanto estas...». 
 Poste la lernantoj, kiuj nur ĵus la unuafoje eksciis pri Esperanto, partoprenis malgrandan kvizon, tradukante esperantlingvajn vortojn kaj frazojn al la rusa. Kaj poste ili improvize spektaklis la rusan popolan fabelon «La Rapo» esperantlingve. 
Certe, ĉiuj tre amuzis kaj restis kontentaj pro la ricevitaj scioj pri Esperanto. 




http://kaz-esperanto.narod.ru/novajoj.htm

Internacia Ekskurso de Katmando: Ekskurso 2013

Internacia Ekskurso de Katmando: Ekskurso 2013: Nepalaj esperantistoj prezentas internatican progarmon. Estos la okazo vojaĝi en Nepalo en esperanta etoso kaj kune vojaĝi ankaŭ preter la ...