Okaze de la Zamenhofa Jubileo
Omaĝe de la 150-jara Zamenhofa jubileo en nia lernejo (la Gimnazio 5 en urbo Rudnyj) ni okazigis specialan lecionon. Mi prelegis, rakontis pri Ludoviko Zamenhof, pri kreado de la Internacia lingvo, akompanante per la preparita prezentado kaj unu el la nova serio de filmetoj «Esperanto estas...».
Poste la lernantoj, kiuj nur ĵus la unuafoje eksciis pri Esperanto, partoprenis malgrandan kvizon, tradukante esperantlingvajn vortojn kaj frazojn al la rusa. Kaj poste ili improvize spektaklis la rusan popolan fabelon «La Rapo» esperantlingve.
Certe, ĉiuj tre amuzis kaj restis kontentaj pro la ricevitaj scioj pri Esperanto.
http://kaz-esperanto.narod.ru/novajoj.htm